misoj sen misiloj

Raoni's posts with tag: poeziaĵoj

What are tags? You can give your posts a "tag", which is like a keyword. Tags help you find content which has something in common. You can assign as many tags as you wish to each post.
View posts by people in your network with tag poeziaĵoj
Blog EntryPor Vi Amato MiaSep 7, '07 2:20 PM
for everyone
(Poeziaĵo de Jacques Prévert, origine en la franca lingvo, provtradukita de mi.)

Iris mi al bird-vendej'
   Tie mi aĉetis birdojn
           Por vi
            amato mia
Iris mi al flor-vendej'
   Tie mi aĉetis florojn
       Por vi
        amato mia
Iris mi al fer-rubej'
   Tie mi aĉetis ĉenojn        
     Pezajn ĉenojn
       Por vi
        amato mia
Kaj jen mi iris al sklav-vendej'
         Kaj mi serĉis tie vin
      Sed mi ne trovis tie vin
               amato mia

Blog EntryTute ne grave!Jul 2, '07 7:21 AM
for everyone
(Poeziaĵo de Josef Burger el lia kolekto "Rido sanigas". Kopiita el la paska kajero de La Juna Penso 1968.)

Se kuracisto ekeraras,
kadavron li rapide faras.
Li skribas la eraron fine
en mort-ateston — sed latine.
Kaj heredantoj tre ĝentile:
"Ripozu li en Di' trankvile!"

Blog EntrySur la vojo kun MajakovskijJun 23, '07 11:38 PM
for everyone
(Poeziaĵo de Eduardo Alves da Costa, origine en la portugala lingvo, provtradukita de mi.)

Kiel milde la infano
de la heroo karesas
la bildon, tiel
mi proksimiĝas al vi, Majakovskij.
Ne gravas, kio al mi eblas okazi
pro marŝado ŝultrapudŝultra
kun soveta poeziisto.
Legante ciajn versojn,
eklernis mi kuraĝi.

Ci scias
pli bone ol mi ci konas
la malnovan historion.
La unuan nokton, alproksimiĝinte
ili floron forŝtelas
el nia ĝardeno.
Kaj ni diras nenion.
En la dua nokto, ili ne plu sin kaŝas:
la florojn surpaŝas,
la hundon mortigas,
kaj ni diras nenion.
Ĝis tago, en kiu
la plej malforta el ili
eniras sola nian hejmon,
ŝtelas de ni la lumon
kaj konante nian timon
la voĉon forŝiras de ĉiu gorĝo.
Kaj jen ne plu povas ni diri ion.

En la tagoj pasantaj
neniu ajn rajtas
ripozigi sian kapon
fremde al la teroro.
Milduloj mallevas siajn vizaĝojn;
kaj ni, nenian pakton havantaj
kun la mastroj de la mondo,
pro timo silentas.
En la silento de mia ĉambro
aŭdaco miajn vangojn flamigas,
kaj mi fantazias ribelon;
sed morgaŭ,
antaŭ la juĝisto,
eble miaj lipoj
silentigos la veron
kiel ĝermon virusan
kapablan min detrui.

Mi rigardas ĉirkaŭen
kaj, kion mi vidas
kaj ankaŭ ripetas,
estas mensogoj.
Apenaŭ infano diras "patrino"
kaj propagandoj al ĝi detruas ĝian konscion.
Min oni preskaŭ trenas
je la kolumo de la jako
al la pordo de la preĝejo
kaj petas, ke mi atendu
ĝis tiam, kiam Demokratio
decidos aperi ĉe la servotablo.
Sed mi scias,
ĉar mia timo ne estas tia,
ke mi iĝas blinda, ke ŝi havas glavon,
kiu al ŝi pikas la ripojn
kaj la rideto de ŝi montrata
estas maldika kurteno
ĵetita sur la armilojn.

Ni iras kamparen
sed ni ne vidas ilin apud ni
dum la plantado.
Sed je l' tempo rikolta
tie ili estas
kaj el ni ili ŝtelas
eĉ la plej etan grajnon tritikan.
Ili diras al ni, ke el ni fontas la povo
sed ĝi ĉiam estas kontraŭ ni.
Ili diras al ni, ke necesas
defendi niajn hejmojn
sed se ni ribelas kontraŭ subpremon
ni fariĝas celoj de la tretoj armeaj.

Jen pro timo mi silentas,
pro timo mi akceptas la kondiĉon
de malvera demokratiisto
kaj miajn parolojn signigas
per la vorto libero,
strebante en rideton
kaŝi mian doloron
antaŭ miaj superuloj.
Sed ene de mi,
kun la forto de miliono da voĉoj,
mia koro krias — MENSOGO!

© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help

Template design - Copyright © 2005 Sam Royama All rights reserved.