Raoni's posts with tag: esperanto
(Poeziaĵo de Jacques Prévert, origine en la franca lingvo, provtradukita de mi.)
Iris mi al bird-vendej' Tie mi aĉetis birdojn Por vi amato mia Iris mi al flor-vendej' Tie mi aĉetis florojn Por vi amato mia Iris mi al fer-rubej' Tie mi aĉetis ĉenojn Pezajn ĉenojn Por vi amato mia Kaj jen mi iris al sklav-vendej' Kaj mi serĉis tie vin Sed mi ne trovis tie vin amato mia
Puf-pluŝa kantaĵeto  kiun mi trovis la lastan nokton kaj kies tekston mi ĵus trovis. La sondosieron (el la albumo Flugu falko, kantis infanĥoro) mi ŝutis al la listo hazardaj muzikaĵoj. Iris Macko frumatene en arbaron, trovis li en trua arbo abelaron.Ekflarinte la odoron de mielo li pro ĝojo nazon levis al ĉielo.Hurlis kaj la arbon frapis, faris bruon kaj enmetis sian nazon en la truon.
La abeloj incititaj per la bruo kolerege tuj elflugis el la truokaj atakis nian Mackon venkobate, zumegante kaj pikante senkompate.Li ricevis multajn pikojn en la felon kaj forkuris forgesinte la mielon.
Nun li hejme en angulo veas, ploras, ĉar la tuta korpo ege lin doloras.La instruo pri l‘afero jenon diras: Tiel spertos ĉiu, kiu ŝteli iras!
| Macko = La ursido | | Flugu falko | | Elizabeth Diaz | |
(Poeziaĵo de Josef Burger el lia kolekto "Rido sanigas". Kopiita el la paska kajero de La Juna Penso 1968.) Se kuracisto ekeraras, kadavron li rapide faras. Li skribas la eraron fine en mort-ateston — sed latine. Kaj heredantoj tre ĝentile: "Ripozu li en Di' trankvile!"
Link: http://www.kisa.ca/kvizo/Vi estas... senamikulo 
Vi havas amikojn en la tuta mondo... sed neniujn en via najbareco! Eble vi estas strangulo kaj havas sociajn malfacilaĵojn. Ne gravas tamen, ĉar nun per Esperanto vi finfine havas geamikojn! Kia Esperantisto vi estas?
La titolo klarigas ĉion...Memfilmita en la Komuna Loĝejo de Brazila Esperantista Junulara Organizo en 2006.
* Mi volas ĝuste hontigi homojn sindeklarantajn esperantistoj, ja! :D (kiu fieriĝos, tiu fikiĝu!) Import.flv (244 KB)
(Ero el la unua parto de "Transcivilize: la sekvanta granda aventuro de la homaro" [Beyond Civilization: humanity's next great adventure], fare de Daniel Quinn. Tradukita el la angla. Bonvolu ne [mis]interpreti la tekston kiel liberalaĵon!)
Distingi la homojn, kiuj apartenas al "nia" kulturo, estas facile. Se vi iras ien—ien ajn en la mondo—, kie la manĝaĵoj estas ŝlositaj, vi scias, ke vi estas inter homoj de nia kulturo. Ili povas malsamegi je relative supraĵaj aferoj—je la vestaĵoj, je la kuniĝaj kutimoj, je la ferioj de ili celebrataj, kaj tiel plu. Sed koncerne la plej bazan aferon el ĉio, ekhavi manĝaĵon bezonatan por pluvivi, ili estas ĉiuj similaj. En tiuj lokoj, la manĝaĵoj estas tute posedataj de iu, kaj se vi volas iom, vi bezonas aĉeti. Tion oni atendas en tiuj lokoj; la homoj de nia kulturo konas neniun alian vojon.
Igi manĝaĵojn posedeblaj varoj estis unu el la plejaj elnovaĵoj de nia kulturo. Neniu alia kulturo en la historio iam ŝlosis manĝaĵon—kaj ŝlosi ĝin estas la fundamenta ŝtono de nia ekonomio, ĉar se ĝi ne estus ŝlosita, kiu laborus?
(Poeziaĵo de Eduardo Alves da Costa, origine en la portugala lingvo, provtradukita de mi.)
Kiel milde la infano de la heroo karesas la bildon, tiel mi proksimiĝas al vi, Majakovskij. Ne gravas, kio al mi eblas okazi pro marŝado ŝultrapudŝultra kun soveta poeziisto. Legante ciajn versojn, eklernis mi kuraĝi.
Ci scias pli bone ol mi ci konas la malnovan historion. La unuan nokton, alproksimiĝinte ili floron forŝtelas el nia ĝardeno. Kaj ni diras nenion. En la dua nokto, ili ne plu sin kaŝas: la florojn surpaŝas, la hundon mortigas, kaj ni diras nenion. Ĝis tago, en kiu la plej malforta el ili eniras sola nian hejmon, ŝtelas de ni la lumon kaj konante nian timon la voĉon forŝiras de ĉiu gorĝo. Kaj jen ne plu povas ni diri ion.
En la tagoj pasantaj neniu ajn rajtas ripozigi sian kapon fremde al la teroro. Milduloj mallevas siajn vizaĝojn; kaj ni, nenian pakton havantaj kun la mastroj de la mondo, pro timo silentas. En la silento de mia ĉambro aŭdaco miajn vangojn flamigas, kaj mi fantazias ribelon; sed morgaŭ, antaŭ la juĝisto, eble miaj lipoj silentigos la veron kiel ĝermon virusan kapablan min detrui.
Mi rigardas ĉirkaŭen kaj, kion mi vidas kaj ankaŭ ripetas, estas mensogoj. Apenaŭ infano diras "patrino" kaj propagandoj al ĝi detruas ĝian konscion. Min oni preskaŭ trenas je la kolumo de la jako al la pordo de la preĝejo kaj petas, ke mi atendu ĝis tiam, kiam Demokratio decidos aperi ĉe la servotablo. Sed mi scias, ĉar mia timo ne estas tia, ke mi iĝas blinda, ke ŝi havas glavon, kiu al ŝi pikas la ripojn kaj la rideto de ŝi montrata estas maldika kurteno ĵetita sur la armilojn.
Ni iras kamparen sed ni ne vidas ilin apud ni dum la plantado. Sed je l' tempo rikolta tie ili estas kaj el ni ili ŝtelas eĉ la plej etan grajnon tritikan. Ili diras al ni, ke el ni fontas la povo sed ĝi ĉiam estas kontraŭ ni. Ili diras al ni, ke necesas defendi niajn hejmojn sed se ni ribelas kontraŭ subpremon ni fariĝas celoj de la tretoj armeaj.
Jen pro timo mi silentas, pro timo mi akceptas la kondiĉon de malvera demokratiisto kaj miajn parolojn signigas per la vorto libero, strebante en rideton kaŝi mian doloron antaŭ miaj superuloj. Sed ene de mi, kun la forto de miliono da voĉoj, mia koro krias — MENSOGO!
(Teksto ricevita retpoŝte. Mi ne scias, kiu ĝin verkis. Adaptita el la portugala lingvo.) Blankhaŭta, proksimume 50-jaraĝa ino alvenis al sia seĝo en malaltkosta klaso kaj konstatis, ke apud ĝi sidis nigrahaŭta veturanto. Rimarkeble ĝenata, ŝi alvokis flugserviston. "Kio estas la problemo, sinjorino?", demandis la flugservisto.
"Ĉu vi ne vidas?", respondis la sinjorino. "Oni rezervis al mi seĝon apud seĝo rezervita por nigrahaŭtan veturanton. Mi ne povas resti tie ĉi. Vi devas sidigi min sur alian seĝon." "Bonvole kalmiĝu," diris la flugservisto. "Bedaŭrinde ŝajne ĉiuj aliaj seĝoj estas okupataj. Tamen, mi kontrolos, ĉu ankoraŭ estas seĝo je dispono." La flugservisto malproksimiĝis, kaj jen revenis kelkajn minutojn poste. "Sinjorino, kiel mi diris, ĉiuj seĝoj estas okupataj. Mi interparolis kun la aviadilestro, kaj li konfirmis, ke ne estas plu vaka seĝo en ĉi klaso. Ni tamen havas seĝon en la luksa klaso." Antaŭ ebla respondo de la sinjorino, la flugservisto ekreparolis: "Sciu, ke estas neordinare, ke nia kompanio permesu al veturanto de malaltkosta klaso resti en la luksa klaso. Tamen, pro la cirkonstancoj, la aviadilestro pensas, ke estus skandalo devigi veturanton sidiĝi apud malagrabla homo." Jen la flugservisto turniĝis al la nigrulo kaj diris: "Do, sinjoro, se vi volas, bonvole prenu viajn kunportaĵojn, ĉar ni ĵus rezervis seĝon por vi en la luksa klaso."
(Eta rakontaĵo de George Bourdoukan. Tradukita el la portugallingva originaĵo.)Du azenoj interparoladis, kiam unu demandis al la alia: — Ĉu vi sciis, ke kiam homo volas ofendi alian homon, ĝi nomas ĝin azeno? Kial tio okazas? — Mi eĉ ne imagas kialon. — Kiam ekis tio? — Kiu scias? — Tio vere strangas... Homo nomi alian homon azeno ofendece. — Eble ĉar nomi ĝin homo estus pli granda ofendo. — Ĉu vi pensas tion? — Evidente! Ĉu vi jam vidis azenon ekspluatatan de alia azeno? — Ne. — Ĉu vi jam vidis azenon sen hejmo? — Ne. — Ĉu vi jam vidis azenon sen kampo? — Ne. — Ĉu vi jam vidis azeneton forlasitan de ĝia azenpatro? — Ne. — Ĉu vi jam vidis azenon subprematan de alia azeno? — Ne. — Ĉu vi jam vidis azenon en milito kontraŭ aila azeno? — Ne. — Ĉu vi jam vidis azenon torturatan de alia azeno? — Ne. — Ĉu vi jam vidis landon de azeno invaditan de alia azeno? — Ne. — Ĉu vi jam vidis azenon mortantan aŭ mortigantan nome de Dio? — Ne. — Kiu, do, estas la pleja ofendo: ĉu nomi iun azeno aŭ ĉu nomi iun homo?
| |