Sojlaktskatola ŝirmilo (1360x2048)Panjo konstruigis ĉambron por miaj geavoj, sed ne adekvatan tegmenton, ĉar ŝi volas fari ĝardenon sur la ĉambro (la ĉambrosupro estas apud la verandeto de ŝia ĉambro). Hodiaŭ masonisto ebenigis la ĉambrosupron (necesas fari tion antaŭ malsorbemigi ĝin per speciala materialo), sed poste ekpluvis, kaj akvo ekfalis forte speciale de la duaetaĝa tegmento, ĉar la pluva akvo fluas kaj kuniĝas sur la tegmento antaŭ ol fali. Tiuj fortaj faloj ektruis la ĉambrosupron ĉar la cemento ne estis sufiĉe seka. Do mi kaj panjo rapide pretigis ŝirmilon per uzitaj sojlaktaj skatoloj. Nun la pli pezaj gutoj falas sur la ŝirmilo kaj ne truas la cementon. :D
Posta-taga noto: la vento forblovis ĉirkaŭ duonon de la afero ĉar ni surmetis malmultajn pezilojn...
| |
|