misoj sen misiloj

Puf-pluŝa kantaĵeto kiun mi trovis la lastan nokton kaj kies tekston mi ĵus trovis. La sondosieron (el la albumo Flugu falko, kantis infanĥoro) mi ŝutis al la listo hazardaj muzikaĵoj.

Iris Macko frumatene en arbaron, trovis li en trua arbo abelaron.
Ekflarinte la odoron de mielo li pro ĝojo nazon levis al ĉielo.
Hurlis kaj la arbon frapis, faris bruon kaj enmetis sian nazon en la truon.

La abeloj incititaj per la bruo kolerege tuj elflugis el la truo
kaj atakis nian Mackon venkobate, zumegante kaj pikante senkompate.
Li ricevis multajn pikojn en la felon kaj forkuris forgesinte la mielon.

Nun li hejme en angulo veas, ploras, ĉar la tuta korpo ege lin doloras.
La instruo pri l‘afero jenon diras: Tiel spertos ĉiu, kiu ŝteli iras!

Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help

Template design - Copyright © 2005 Sam Royama All rights reserved.