(Poeziaĵo de Eduardo Alves da Costa, origine en la portugala lingvo, provtradukita de mi.)
Kiel milde la infano de la heroo karesas la bildon, tiel mi proksimiĝas al vi, Majakovskij. Ne gravas, kio al mi eblas okazi pro marŝado ŝultrapudŝultra kun soveta poeziisto. Legante ciajn versojn, eklernis mi kuraĝi.
Ci scias pli bone ol mi ci konas la malnovan historion. La unuan nokton, alproksimiĝinte ili floron forŝtelas el nia ĝardeno. Kaj ni diras nenion. En la dua nokto, ili ne plu sin kaŝas: la florojn surpaŝas, la hundon mortigas, kaj ni diras nenion. Ĝis tago, en kiu la plej malforta el ili eniras sola nian hejmon, ŝtelas de ni la lumon kaj konante nian timon la voĉon forŝiras de ĉiu gorĝo. Kaj jen ne plu povas ni diri ion.
En la tagoj pasantaj neniu ajn rajtas ripozigi sian kapon fremde al la teroro. Milduloj mallevas siajn vizaĝojn; kaj ni, nenian pakton havantaj kun la mastroj de la mondo, pro timo silentas. En la silento de mia ĉambro aŭdaco miajn vangojn flamigas, kaj mi fantazias ribelon; sed morgaŭ, antaŭ la juĝisto, eble miaj lipoj silentigos la veron kiel ĝermon virusan kapablan min detrui.
Mi rigardas ĉirkaŭen kaj, kion mi vidas kaj ankaŭ ripetas, estas mensogoj. Apenaŭ infano diras "patrino" kaj propagandoj al ĝi detruas ĝian konscion. Min oni preskaŭ trenas je la kolumo de la jako al la pordo de la preĝejo kaj petas, ke mi atendu ĝis tiam, kiam Demokratio decidos aperi ĉe la servotablo. Sed mi scias, ĉar mia timo ne estas tia, ke mi iĝas blinda, ke ŝi havas glavon, kiu al ŝi pikas la ripojn kaj la rideto de ŝi montrata estas maldika kurteno ĵetita sur la armilojn.
Ni iras kamparen sed ni ne vidas ilin apud ni dum la plantado. Sed je l' tempo rikolta tie ili estas kaj el ni ili ŝtelas eĉ la plej etan grajnon tritikan. Ili diras al ni, ke el ni fontas la povo sed ĝi ĉiam estas kontraŭ ni. Ili diras al ni, ke necesas defendi niajn hejmojn sed se ni ribelas kontraŭ subpremon ni fariĝas celoj de la tretoj armeaj.
Jen pro timo mi silentas, pro timo mi akceptas la kondiĉon de malvera demokratiisto kaj miajn parolojn signigas per la vorto libero, strebante en rideton kaŝi mian doloron antaŭ miaj superuloj. Sed ene de mi, kun la forto de miliono da voĉoj, mia koro krias — MENSOGO!
| |
|