Blankhaŭta, proksimume 50-jaraĝa ino alvenis al sia seĝo en malaltkosta klaso kaj konstatis, ke apud ĝi sidis nigrahaŭta veturanto.
Rimarkeble ĝenata, ŝi alvokis flugserviston.
"Kio estas la problemo, sinjorino?", demandis la flugservisto.
"Ĉu vi ne vidas?", respondis la sinjorino. "Oni rezervis al mi seĝon apud seĝo rezervita por nigrahaŭtan veturanton. Mi ne povas resti tie ĉi. Vi devas sidigi min sur alian seĝon."
"Bonvole kalmiĝu," diris la flugservisto. "Bedaŭrinde ŝajne ĉiuj aliaj seĝoj estas okupataj. Tamen, mi kontrolos, ĉu ankoraŭ estas seĝo je dispono."
La flugservisto malproksimiĝis, kaj jen revenis kelkajn minutojn poste.
"Sinjorino, kiel mi diris, ĉiuj seĝoj estas okupataj. Mi interparolis kun la aviadilestro, kaj li konfirmis, ke ne estas plu vaka seĝo en ĉi klaso. Ni tamen havas seĝon en la luksa klaso."
Antaŭ ebla respondo de la sinjorino, la flugservisto ekreparolis: "Sciu, ke estas neordinare, ke nia kompanio permesu al veturanto de malaltkosta klaso resti en la luksa klaso. Tamen, pro la cirkonstancoj, la aviadilestro pensas, ke estus skandalo devigi veturanton sidiĝi apud malagrabla homo."
Jen la flugservisto turniĝis al la nigrulo kaj diris: "Do, sinjoro, se vi volas, bonvole prenu viajn kunportaĵojn, ĉar ni ĵus rezervis seĝon por vi en la luksa klaso."