misoj sen misiloj

Blog EntryInterparoloJun 18, '07 10:58 PM
for everyone
(Eta rakontaĵo de George Bourdoukan. Tradukita el la portugallingva originaĵo.)

Du azenoj interparoladis, kiam unu demandis al la alia:
— Ĉu vi sciis, ke kiam homo volas ofendi alian homon, ĝi nomas ĝin azeno? Kial tio okazas?
— Mi eĉ ne imagas kialon.
— Kiam ekis tio?
— Kiu scias?
— Tio vere strangas... Homo nomi alian homon azeno ofendece.
— Eble ĉar nomi ĝin homo estus pli granda ofendo.
— Ĉu vi pensas tion?
— Evidente! Ĉu vi jam vidis azenon ekspluatatan de alia azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon sen hejmo?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon sen kampo?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azeneton forlasitan de ĝia azenpatro?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon subprematan de alia azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon en milito kontraŭ aila azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon torturatan de alia azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam  vidis landon de azeno invaditan de alia azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon mortantan aŭ mortigantan nome de Dio?
— Ne.
— Kiu, do, estas la pleja ofendo: ĉu nomi iun azeno aŭ ĉu nomi iun homo?

hussainalamily07 wrote on Aug 15, '07
Dankon! Jen bele instrua satiro aparte pri aktuala universala temo.Mi alprenos ghin ankau en aliajn lingvojn kaj sendos kopion al Barri.

Cetere mi malsukcesis alighi al Kalku.net, char ripete mi ricevis autan komenton, ke estas erara pri signo pri mia uzanta nomo. (?)

Husejn Al-Amily,

hmalamily@hotmail.com
hussainalamily07 wrote on Aug 15, '07
Dankon! Jen bele instrua satiro aparte pri aktuala universala temo.Mi alprenos ghin ankau en aliajn lingvojn kaj sendos kopion al Barri.

Cetere mi malsukcesis alighi al Kalku.net, char ripete mi ricevis autan komenton, ke estas erara pri signo pri mia uzanta nomo. (?)

Husejn Al-Amily,

hmalamily@hotmail.com
Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help

Template design - Copyright © 2005 Sam Royama All rights reserved.