(Eta rakontaĵo de George Bourdoukan. Tradukita el la portugallingva originaĵo.)Du azenoj interparoladis, kiam unu demandis al la alia:
— Ĉu vi sciis, ke kiam homo volas ofendi alian homon, ĝi nomas ĝin azeno? Kial tio okazas?
— Mi eĉ ne imagas kialon.
— Kiam ekis tio?
— Kiu scias?
— Tio vere strangas... Homo nomi alian homon azeno ofendece.
— Eble ĉar nomi ĝin homo estus pli granda ofendo.
— Ĉu vi pensas tion?
— Evidente! Ĉu vi jam vidis azenon ekspluatatan de alia azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon sen hejmo?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon sen kampo?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azeneton forlasitan de ĝia azenpatro?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon subprematan de alia azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon en milito kontraŭ aila azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon torturatan de alia azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis landon de azeno invaditan de alia azeno?
— Ne.
— Ĉu vi jam vidis azenon mortantan aŭ mortigantan nome de Dio?
— Ne.
— Kiu, do, estas la pleja ofendo: ĉu nomi iun azeno aŭ ĉu nomi iun homo?